Al kio vi povas aliĝi?
Murdludo - serĉpromenado
23an de septembro 2012
Ĉu vi havas emon por lude malkovri la plej belajn lokojn de Bruĝo? Per
fotoj vi retrovu la itineron de kvar suspektatoj kaj malkovru kiu prenis
kiun vojon, kaj kiam kaj per kiu murdilo la murdo estis farita. Per
tiuj donitaĵoj, murdrakonto kaj bona dedukto kaj elimino, eble vi solvos
murdon!
Kunveno ekde la 9a45 en Gruuthuse (Dijver 17, 8000 Brugge - 15-minuta promenado de la stacidomo). Eko je la 10a15.
Vi mem kunportu vian lunĉpakedon, aŭ manĝu en iu restoracio dum la ludo.
Je la 16a30 ĉiuj serĉintoj kunvenas en Hof van Watervliet, Oude Burg 27, 8000 Brugge kaj provas serĉi la enigmon. Estos montrita filmo kun la solvo. En ĝi rolas esperantistaj steloj...)
Atentu
ke ni volas ankaŭ allogi lernantojn de la bruĝaj mezlernejoj, kiuj
interesiĝas pri Esperanto. Do, vi povas kunporti viajn ne-esperantistajn
amikojn! La partopreno estas senpaga sed tamen aliĝu plej laste la 17an de septembro per retmesaĝo al [email protected].
Raportoj pri Tanzanio kaj la Universala Kongreso en Vjetnamio
13an de oktobro
Invitite de Mramba Simba, Bart Demeyere instruis somere Esperanton en Tanzanio. Bart rakontos pri siaj spertoj kaj pri la projekto Mazingira, per kiu Mramba Simba helpas al orfoj kaj al virinoj en sia regiono.
Heidi Goes ĉi-somere iris trian fojon al Indonezio por instrui Esperanton kaj poste partoprenis en la Universala Kongreso en Vjetnamio. Granda sukceso estis ke partoprenis en ĝi ankaŭ 13 indoneziaj esperantistoj. Heidi rakontos pri la UK kaj iom pri la indonezia movado. Estos ebleco starigi demandojn al ambaŭ parolantoj.
Kie? Hof van Watervliet, Oude Burg 27, 8000 Brugge
Kiam? 14a30 ĝis la 17a (13/10/2012)
Kiom? Partopreno en la kosto por la trinkaĵoj kaj luo de la loko: 2€.
Aliĝi antaŭ ne nepras, sed bonvenas ĉe Heidi Goes ([email protected] aŭ 050/675178 aŭ pere de la kontaktformularo).